New Super Mario Bros.

New Super Mario Bros.

Disvolvo Nintendo
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Muziko Asuka Ōta
Produktoro Hiroyuki Kimura
Serio Super Mario
Platformo Nintendo DS
Ĝenro platforma videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

New Super Mario Bros. (New スーパーマリオブラザーズ Nyū Sūpā Mario Burazāzu?) estas horizontale rulumanta videoludo, kie la rolulo devas salti de plataĵo al plataĵo. Nintendo kreis kaj eldonis ĝin por la Nintendo DS. Ĝi apartenas al la serio de videoludoj Super Mario. La ludo aperis en Nordameriko kaj Japanujo en majo 2006, kaj en Aŭstralio kaj Eŭropo en la sekva monato.

La rakonto de la ludo similas al tiuj de aliaj horizontale rulumantaj ludoj de Mario. New Super Mario Bros. sekvas la aventuron de Mario, kiu devas vojaĝi kaj batali kontraŭ sbiroj de Bowser por savi la Princinon Peach. Mario povas trovi diversajn plifortigilojn, kiuj povas helpi lin en lia misio. Inter tiuj estas supera fungo (Super Mushroom Angle), fajra floro (Fire Flower Angle), kaj la stelviro (Starman Angle). Ili ĉiuj donas apartajn kapablojn al Mario. Vojaĝante tra 8 mondoj (80 ludlokoj entute), Mario devas venki Bowser Jr. kaj Bowser antaŭ ol fine savi la Princinon Peach.

Recenzoj de la ludoj estis tre bonaj. Laŭdoj fokusiĝis sur plibonigoj faritaj al la serio Mario, dum mallaŭdoj fokusiĝis sur la simpleco de la ludo, kaj sur la simileco al antaŭaj ludoj. New Super Mario Bros. ricevis plurajn honorojn, kiel premiojn Ludo de la monato (Game of the Month Angle) de Game Informer kaj Electronic Gaming Monthly, kaj Redakcia elekto (Editors' Choice Awards Angle) de IGN kaj GameSpot. En Japanujo, la ludo superis rekordon pri plej bona lanĉo por videoludo de Nintendo DS. Entute, pli ol 30,8 milionoj da kopioj vendiĝis tutmonde, kaj la ludo estas inter la plej bone venditaj ludoj de Nintendo DS, kaj unu el la plej bone venditaj ludoj. Sekvo, nomita New Super Mario Bros. 2 aperis por Nintendo 3DS en 2012.


Developed by StudentB